BăjásБългарскиCatalàČeštinaDeutsch • Ελληνικά • EnglishEspañolEsperantoFrançais • Հայերեն • Hrvatski • Italiano • עברית • MagyarNederlandsPolskiPortuguêsRomaniRomânăSlovenčinaSlovenščinaSrpski • Русский • Русинськый • Українська • 中文
Ne en mia nomo!
„Jobbik” (ekstremdekstra movado) rajtas sendi tri delegitojn al Eŭropa Parlamento. Gesinjoroj Krisztina Morvai, Zoltán Balczó kaj Csanád Szegedi ne reprezentas min, eŭropan civitanon.
Subskribu ankaŭ vi: ili ne parolu en via nomo: Protestu kontraŭ malamego, elkomunumigo. Montru kion vi pensas pri „Jobbik”!

17149 subskriboj
Custom text
Nomo (necesas):

 
E-mail adreso (necesas):

 
Mi konsentas, ke mia nomo aperu
sur la hejmopaĝo
(necesas):

 
Via nomo aperas sur la hejmopaĝo nur se vi permesis. Via e-poŝta adreso ne aperas tie kaj ni ne donas ĝin al tria persono. Vian foton ni uzas sen modifo kaj ekskluzive por la mozaikbildo. Alŝuto de via nomo kaj via foto estas sendependa de unu al la alia.Tiu ĉi paĝo vivos minimume ĝis 2014, la sekvonta EP-elekto. Dum tiu tempo kiam ajn vi povas subskribi ĝin kaj povas doni vian vizaĝon al la mozaiko.Se vi volas nuligi vian subskribon aŭ volas depreni vian foton, skribu al ni: info@meltosag.net. Tiun ĉi paĝon funkciigas Movado Dignon por Ĉiuj, de politikaj partioj sendependa movado.La retejo www.meltosag.net startis la 19-an de februaro 2009. Nia kolektado de subskriboj ne dubigas la kredindecon de rezultoj de EP-elekto. La elekto baziĝas sur sekretaj individuaj voĉoj, nia iniciato „Ne en nia nomo” realigas eblecon de publika komuna esprimo de opinioj.
Ne en nia nomo! SocialTwist Tell-a-Friend

La mozaiko freŝiĝas ekde la 2009.06.16.
Nunan staton oni komencis realigi antaŭ tagoj.
Aktuala eldono: 2010.02.24.11:11 Dankon!
IN MEMORIAM OLÁH JOLÁN (1932-2005)
La Movado Dignon por Ĉiuj (MMM) realiĝis por lukti kontraŭ distingo, netoleremo, malamo kaj politikaj ekstremismoj. Depost la lasta, la 2006-jara elekto de enlandaj parlamentanoj la ekstremdekstra partio de la lando akiris neniam antaŭe spertitan popularecon; dum la elekto de Eŭropa Parlamento la 7-an de junio 2009 kiel tria plej granda partio de Hungario akiris 15 procentojn de la voĉoj kaj per tio ili akiris tri mandatojn en Eŭropa Parlamento. „Jobbik” estas ekstreme rasisma, kontraŭcigana, gejfobia, antisemita partio, kiu establis sian propran duonmilitan organizon sub nomo Hungara Gvardio. La Gvardio intence vekas timon per siaj marŝadoj kaj publiklokaj manifestadoj inter tiuj, kiujn ili pensas malamikoj: ciganoj, judoj, samseksemuloj, alimaniere pensuloj.
Ni, aktivuloj de „MMM” pensas senfine malutila kaj hontinda la membrecon de Krisztina Morvai, Zoltán Balczó kaj Csanád Szegedi en Eŭropa Parlamento kaj protestas per ĉiuj rimedoj kontraŭ terenakiro de „Jobbik” kaj la pensoj, kiujn reprezentas „Jobbik”.